Jan 9

Tiu ĉi filmeto estas disponebla ankaŭ altkvalite ĉe Youtube.

Mi decidis festi la novjaron de la jaro 2009 kun pli ol 150 esperantistoj en Germanio dum la (lasta?) ISo. Estis bonege!! Jen la filmeto por montri la semajnon kiun ni pasigis kune.

Por vidi pli ol horo de videoj de la plej bonaj partoj de la semajno, rigardu mian konton de flickr. Emmanuel kaj Helen ankaŭ faris tre amuzan filmeton dum la semajno.

Se vi havas konton de Dotsub, vi povas traduki la subtekston de la filmeto al aliaj lingvoj!! :) Ne forgesu aboni al mia blogo por sciiĝi kiam mi faros aliajn filmetojn. (Ekzemple, mi iros al la IJF kaj la IJK ĉijare). Se vi ŝatas (aŭ malŝatas) la filmetojn, se vi ankaŭ filmis aŭ fotis dum la ISo, aŭ se vi volas diri ion ajn pri la filmeto, skribu komenton!!! :D

Ĉu vi ŝatis la filmeton? Klaku ĝin! :)

  • Stefan

    Saluton Benio!

    Dankon por la filmoj kaj vidioj! Mi tre ŝatis la iso kaj esperas, ke mi povus portopreni la venontjara JES!

    Kore!

    Stefan

  • Angelika

    Sal’ Benio,

    mi tre sxatas vidi vian filmon… kaj, kiel cxiam, via filmo estas tre amuzega. Gxis, plej malfrue. la JES

    Angelika

  • Marek

    Benio, vi ĉiam faras bonegajn filmojn pri la esperanto-aranĝoj! Tian lertegan filmodokumentiston la junulara esperanto-mondo jam delonge bezonis! Kune kun la fotoj de Ivo Miesen, viaj verkoj estas tute profesiaj raportoj, perfekte montreblaj al la ekstera publiko. Daŭrigu vian laboron, kaj mi jam ĝojatendas vian filmon pri la okazonta IJK en Liberec’! Kaj verŝajne ĝis revido jam dum la IJF.

  • http://viveroj.free.fr/ Mutusen

    Gratulon pro tiu filmo! Sed pro ĝi, mi eĉ pli bedaŭras, ke mi ne povis iri al IS.

    Sed mi iros al IJK, kaj espereble vidos vin tie. (Kaj mi antaŭĝojas pli por IJK ol por la filmeto pri ĝi.)

  • Clemens

    Benio, la vagadanta horloĝo. Vi certe trafis bonan ekvilibron inter terureco kaj mojoseco per via kostumo :-)

    Mi konsentas kun Marek, nepre daŭrigu! Dankon.

  • Karlijn

    Bonege!!!!!! mi jam ne povas atendi denove esti en tia etoso… vi sukcesis plene trafi min per via filmeto ;) dankegon! (kaj dankon ke mi ne videblas fusxdancante la francan pingvenan dancon!! :P ecx iom aspektas kvazau mi bone kapablus, sed nur iom…) X

  • http://www.hosting-forum.in/ Forum hosting

    Very informative information i got here,thanks for sharing this good post.