Jul 12

Saluton!! Mi ne faris filmetojn en esperanto dum la tuta jaro!! Mi bedaŭras! :oops: Mi vojaĝis (en Barato, Italio, Irlando kaj nun en Ĉeĥio) kaj ne havis multan tempon…
Sed ne gravas, mi jam faris la venontan filmeton kaj surmetis ĝin en mia esperanta retpaĝo hodiaŭ!! :D Ĝi nomiĝas “Kiel lerni la italan lingvon”!!

Kaj vi certe povas atendi multajn filmetojn baldaŭe… pri Esperanto kaj pri la Esperantujo!! Mi iros al mia unua IJK (kaj mia 3-a Esperanta aranĝo, post la SES kaj la IS; mi bedaŭras se mia esperanto ne ankoraŭ ne tre bonas!!) kaj kompreneble… mi faros filmeton pri ĝi!! :) Mi ankaŭ registros videon kiu similas la hodiaŭa filmeto kaj nomiĝos “Kiel lerni esperanton”!! ;)

Do, ĉu vi iros al la IJK??? Mi ŝatus ekkoni homojn antaŭ ol iri tie. Se vi estas en Prago (kie mi aktuale loĝas) ĉi-semajne, bonvolu skribi al mi! Ni eble povas iri al la evento kune. Se vi havas ideojn pri miajn du esperantajn filmetojn kiujn mi registros dum la IJK, bonvolu diri ĝin :) Mi ne trovis forumon aŭ retpaĝon por skribi komentoj pri la IJK (Mi ĵus sciiĝis ke ekzistas Yahoo-a Grupo por tio) do vi eble povas skribi kaj organizi vin kun aliaj esperantisto ĉi tie (sube). Mi scias ke estos jam esperanta bonveniganto en la Praga stacidomo, do eble ne bezonas fari tion.

Mi ankaŭ volas prezenti mian novan retpaĝaron al vi! Mi jam lernis 7 lingvojn kaj mi kredas ke mi malkovris manieron por lerni ilin bone kaj rapide. Mi skribis pri tiujn metodojn (bedaŭrinde… nur en la angla!) Mi faras “eksperimenton” ĉi-somere por vidi se eblas lerni la ĉeĥan…. en nur 3 monatoj!!! :P :lol: (Mi jam pasigis monaton en Prago, sed bedaŭrinde nur havas la tempon por studi ekde semajno, do mi ankoraŭ ne parolas multe!) Se vi komprenas la anglan, bonvolu rigardu (kaj abonu) mian novan lingvkonsilan blogon ĉe fluentin3months.com (“Paroli flue en 3 monatoj”). Mi baldaŭ skribos pri kiel oni devas lerni esperanton kaj kial mi ege ŝatas ĝin :)

Mi bedaŭras por la senfilmeta artikolo!! Ĝis baldaŭ :)

  • Ruslanko

    Saluton,

    Ankaŭ mi iros al IJK. Fin-fine ne renkontos. Vi estas unu el tiujn irlandajn esperatistojn kiujn mi jam ne vidis. Mi havas ideojn pri filmetoj sed pli bone se ni parolos pri tiu dum IJK.

    Ĝis baldaŭ,

    Ruslanko