Hodiaŭ (la 17a tago de marto) estas la tago de Sankta Patriko en Irlando! Do, mi decidis dividi nian lingvon kun vi! Pli da informoj (angle) pri la lingvo legeblas en mia alia blogo.
Tiu ĉi filmeto ankaŭ disponeblas en la angla, la franca, la hispana, la itala, la portugala…
kaj kompreneble, en la irlanda!!
Tiu ĉi filmeto (de Jutubo) estas altkvalita kaj sen subtekstoj.
Tiu ĉi filmeto (de Dotsub) estas malaltkvalita kaj kun subtekstoj.
Mi ĵus partoprenis mian unuan IJKon en la urbo kun la bela nomo de Liberec’! Estis bonega semajno kaj mi volis montri al vi kial!
Por vidi pli ol horo de videoj, kaj multaj fotoj, rigardu mian konton de flickr. Se vi havas konton de Dotsub, vi povas traduki la subtekston de la filmeto al aliaj lingvoj! Mi bedaŭrinde ne tradukos la filmetojn al la aliaj lingvoj de mia retpaĝo ĉi-foje… sed, mi fakte tradukis ĝin al la ĉeĥa!!
Se vi ŝatas (aŭ malŝatas) la filmetojn, aŭ se vi volas diri ion ajn pri la filmeto, skribu komenton!!
Mi estis en Romo ĉi-jare kaj decidis registron filmeton pri kiel komenci lerni la italan! Vi povas rigardi ĝin ankaŭ ĉe Jutubo. Mi esperas ke miaj konsiloj helpos al vi!!
Ligiloj
Se vi komprenas la anglan, rigardu ĉi tiun artikolon ĉe mia alia blogo en la angla. Jen ligiloj kiuj helpis min lerni la italan Interrete:
http://www.wordreference.com : Vortaro (nur inter la angla kaj la itala)
http://it.answers.yahoo.com : Jahu-respondoj nur en la itala. Se vi jam parolas iomete da la itala kaj havas demandon, denaskaj italanoj povas helpi vin! Vi devas skribi la demandon (en la itala) en “Società e culture — Lingue“. Ili respondos tre rapide!!
http://www.transparent.com/italian/ Interesa blogo pri la itala (skribita en la angla)
http://www.marinajonica.org/ Interesa blogo en la itala. Mia amiko Francesco skribas pri sia sudItalia urbo/regiono. Tre gravas legi ion kiun italano skribis por ekzerci vin!! Se vi volas trovi aliajn blogojn pri viaj interesoj, la blogserĉilo de Google en la itala tre utilas: http://blogsearch.google.it
Mi diris en la filmeton ke vi devas skribi ĉiutage en la itala (ekzemple twitter-e). Jen mia twitter en la itala se vi volas sekvi min!!
Se vi ŝatis la filmeton, skribu komenton! Ankaŭ diri al ni se vi konas aliajn utilajn ligilojn Mi bedaŭras havi preskaŭ nur anglajn ligilojn!
Saluton!! Mi ne faris filmetojn en esperanto dum la tuta jaro!! Mi bedaŭras! Mi vojaĝis (en Barato, Italio, Irlando kaj nun en Ĉeĥio) kaj ne havis multan tempon…
Sed ne gravas, mi jam faris la venontan filmeton kaj surmetis ĝin en mia esperanta retpaĝo hodiaŭ!! Ĝi nomiĝas “Kiel lerni la italan lingvon”!!
Kaj vi certe povas atendi multajn filmetojn baldaŭe… pri Esperanto kaj pri la Esperantujo!! Mi iros al mia unua IJK (kaj mia 3-a Esperanta aranĝo, post la SES kaj la IS; mi bedaŭras se mia esperanto ne ankoraŭ ne tre bonas!!) kaj kompreneble… mi faros filmeton pri ĝi!! Mi ankaŭ registros videon kiu similas la hodiaŭa filmeto kaj nomiĝos “Kiel lerni esperanton”!!
Do, ĉu vi iros al la IJK??? Mi ŝatus ekkoni homojn antaŭ ol iri tie. Se vi estas en Prago (kie mi aktuale loĝas) ĉi-semajne, bonvolu skribi al mi! Ni eble povas iri al la evento kune. Se vi havas ideojn pri miajn du esperantajn filmetojn kiujn mi registros dum la IJK, bonvolu diri ĝin Mi ne trovis forumon aŭ retpaĝon por skribi komentoj pri la IJK (Mi ĵus sciiĝis ke ekzistas Yahoo-a Grupo por tio) do vi eble povas skribi kaj organizi vin kun aliaj esperantisto ĉi tie (sube). Mi scias ke estos jam esperanta bonveniganto en la Praga stacidomo, do eble ne bezonas fari tion.
Mi ankaŭ volas prezenti mian novan retpaĝaron al vi! Mi jam lernis 7 lingvojn kaj mi kredas ke mi malkovris manieron por lerni ilin bone kaj rapide. Mi skribis pri tiujn metodojn (bedaŭrinde… nur en la angla!) Mi faras “eksperimenton” ĉi-somere por vidi se eblas lerni la ĉeĥan…. en nur 3 monatoj!!!
(Mi jam pasigis monaton en Prago, sed bedaŭrinde nur havas la tempon por studi ekde semajno, do mi ankoraŭ ne parolas multe!) Se vi komprenas la anglan, bonvolu rigardu (kaj abonu) mian novan lingvkonsilan blogon ĉe fluentin3months.com (“Paroli flue en 3 monatoj”). Mi baldaŭ skribos pri kiel oni devas lerni esperanton kaj kial mi ege ŝatas ĝin
Mi bedaŭras por la senfilmeta artikolo!! Ĝis baldaŭ
Ĉi tiu filmeto estas en malalta kvalito – vi povas rigardi ĝin en la angla en alta kvalito en la blogo de mia amiko Sam.
Jen filmeto de mia amiko Sam Powers. Mi gastigis lin (per “Couchsurfing“) en Bonaero kaj li ankaŭ havas videoblogo (en la angla). Li vojaĝas ĉirkaŭ la mondo kun sia amiko William kun malgranda buĝeto kaj dividas ilian historion en la blogo. Li registris kaj redaktis la filmeton, sed mi estas la plej grava rolanto do mi decidis inclui ĝin en mia blogo (kun subtekstoj)!
Ni montras al vi la nekredebla evento en Bonaero de la kusenbatalo!! Ĝi estas “Fulmobando” de multaj homoj kiu decidas renkontiĝi (tiufoje kun la helpo de “Facebook”-a grupo) kaj fari ion kiu estas freneza por konfuzi la publikon kaj por amiziĝi. Tiufoje ni estis 2.000 homoj!! Dankegon al Sam por la filmeto!!
Se vi ŝatas la filmeton, bonvolu skribi komenton en mia blogo (aŭ en la blogo de Sam!). Kaj ne forgesu aboni al niaj blogoj por vidi aliajn filmetojn!!
Ĉi tiu filmeto estas en malalta kvalito (sed kun subtekstoj). Se via konekto estas rapida, vi povas rigardi ĝin direkte ĉe Youtube altkvalite (sen subtekstoj).
Vi povas ankaŭ rigardi ĝin en la angla, la hispana, la franca, la portugala, la itala kaj la irlanda!
Ĉu vi iam domandis al vi kiel aboni al la ĝisdatoj de retpaĝo? Ĉu vi jam vidis tiun ĉi simbolon sen scii kion signifas?
RSS estas en la tuta Interreto, sed multe da homoj eĉ ne scias kio ĝi estas! En tiu ĉi filmeto mi klarigas ĝin dum mi kuras tra Bonaero!
Jen kelkaj ligiloj kiuj povas esti utilaj post rigardi la filmeton: Kiel uzi Google Reader, Google Alerts por la RSS-fluoj de serĉadoj de Google, kaj ĉie vi nur devas serĉi la RSS-simbolon por aboni!
Se vi ŝatis la filmeton, skribu komenton kaj kompreneble… ne forgesu aboni al mia RSS-fluo!!
Ĉu vi ŝatis la filmeton? Klaku ĝin!
Tiu ĉi filmeto estas disponebla ankaŭ altkvalite ĉe Youtube.
Mi decidis festi la novjaron de la jaro 2009 kun pli ol 150 esperantistoj en Germanio dum la (lasta?) ISo. Estis bonege!! Jen la filmeto por montri la semajnon kiun ni pasigis kune.
Por vidi pli ol horo de videoj de la plej bonaj partoj de la semajno, rigardu mian konton de flickr. Emmanuel kaj Helen ankaŭ faris tre amuzan filmeton dum la semajno.
Se vi havas konton de Dotsub, vi povas traduki la subtekston de la filmeto al aliaj lingvoj!! Ne forgesu aboni al mia blogo por sciiĝi kiam mi faros aliajn filmetojn. (Ekzemple, mi iros al la IJF kaj la IJK ĉijare). Se vi ŝatas (aŭ malŝatas) la filmetojn, se vi ankaŭ filmis aŭ fotis dum la ISo, aŭ se vi volas diri ion ajn pri la filmeto, skribu komenton!!!
Ĉu vi ŝatis la filmeton? Klaku ĝin!
Ĉi tiu filmeto estas en alta kvalito. Se via konekto estas malrapida, vi povas rigardi ĝin direkte ĉe Youtube. Ĝi ankaŭ estas ĉe Dotsub
.
Vi povas ankaŭ rigardi ĝin en la angla, la hispana, la franca, la itala, la portugala, kaj la irlanda!
Mi pasigis kelkajn semajnojn en Bonaero, do mi prenis la okazaĵon por lerni pri Tango. Mi lernis la unuajn paŝojn kaj mi lernis pri la tanga kulturo. En tiu ĉi filmeto mi mostras mia pliboniĝon! Dankon al mia instruistino María José (“Majo”). Se vi ŝatas la filmeton, skrubu komenton kaj abonu al mia blogo por sciigi kiam mi faros aliajn filmetojn en esperanto!
Ĉu vi ŝatis la filmeton? Klaku ĝin!
La filmeto en “Youtube” (oni povas rigardi ĝin de alta kvalito).
Vi povas ankaŭ rigardi ĝin en la angla, la franca, la portugala, la itala, la hispana kaj la irlanda.
Jen mia nekredebla travivaĵo en “Burning Man” ĉijare.
Se vi ŝatas la filmeton, skrubu komenton kaj abonu al mia blogo por sciigi kiam mi faros aliajn filmetojn en esperanto!! :
Direkta ligilo al la filmeto ĉe Dotsub
Vi povas rigardi ĉi tiun filmeton ankaŭ en la angla, la hispania, la franca, la portugala, la itala, kaj la irlanda.
Nuntempe aviado estas problemo se oni havas buĝeton por vojaĝi ĉar oni devas pagi por registri pakaĵon.
Por eviti ĝin kaj por ne bezoni atendi en la flughaveno, pli bonas vojaĝi nur kun sia manpakaĵo. En ĉi tiu filmeto, mi mostras kiel oni povas kunporti ĉion kion vi volas!!
Se vi ŝatas la filmeton, skrubu komenton kaj abonu al mia blogo por sciigi kiam mi faros aliajn filmetojn en esperanto!!
Mi pasigis semajnon en la “Gaeltacht” – la regiono en Irlando kie oni parolas la irlandan lingvon – dum la semajno de kulturo kaj lingvo. Mi faris cxi tien filmeton por montri kiel estas la tradicia kulturo kaj lingvo de Irlando, kun intervjuoj. Skribu komentojn se vi ŝatis la videon!
Vi povas rigardi ĉi tiun filmeton ankaŭ en la angla (English)
, la hispana (Español)
, la franca (Français)
, la itala (Italiano)
, la portugala (Português)
, kaj la irlanda (Gaeilge)
.
[ad]
Ĉi jare mi sciiĝis pri Esperanto, la internacia kaj neŭtrala lingvo kiu estas tre facile por lerni kaj ĝi instigas al la malfermita interŝanĝo de kulturoj sen malegaleco inter parolantoj. Mi tre ŝatis la ideon, sed mi volis vidi se funkcias! Do, mi partoprenis la unua “Somera Esperanto-Studado”, kiun organizis la homoj de www.Lernu.net ; retpaĝaro por lerni Esperanton senpage. Mi vidis internacian komunumon kiu mi ne sciis ekzistis; nun mi scias ke Esperanto ne estas nur lingvo. Ĝi estas homoj kaj ideoj ke laboras kune. Mi esperas ke tiu ĉi malgranda video montros al vi kial mi nun partoprenos multajn esperantajn eventojn.
Se vi volas vidi pli, mi sendis ĉiom (videoj kaj fotoj) al mia flickr.
Skribu komentojn se vi ŝatis la videon!
Je ĉi tiu jaro, mi decidis pasigi ses semajnojn en Tenerife, Hispanio. Mi marŝadis ĝis la montopinto de la Tejdo kaj jen la video de la travivaĵo!
Skribu komentojn se vi ŝatas la videon!
Antaŭa somero mi renkontiĝis Matt kiu estas famulo de la interreto kiu faris tre popularan videon en Youtube kun la nomo “Where the hell is Matt”. Li faris alian videon kaj oni povas vidi min je 3:51 (en Montrealo mi estas la homo kun la flava jako)
Ni jen antaŭ ol danci:
Jen la travivaĵo de 40 “Couchsurfistoj” en Recife (Brazilo) dum la Karnavalo de 2008… ĉiuj dormis en la sama domo!! Rigardu…